Emanuel Rego

Emanuel Fernando

Brazila flugpilkisto
Persona informo
Naskiĝo 15-a de aprilo 1973
en Kuritibo, Brazilo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Leila Barros (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo plaĝvolejbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emanuel Fernando SCHEFFER REGO (naskiĝis en la 15-a de aprilo 1973, en Kuritibo) estas brazila plaĝa flugpilkisto. Li ludis en tri sekvaj Someraj Olimpikoj, duopante kun la ludisto Ricardo Alex Santos. Li partoprenis en la Olimpikoj en Atlanta, en Sydney, en Ateno kaj en Pekino.

Emanuel estis elektita kiel Sportisto de la Lasta Jardeko de la jarcento en balotado de la Internacia Federacio pri Flugpilkado. Nuntempe li estas la plej multfoja venkinto de la Monda Lud-cirkvito pri Plaĝa Flugpilkado.

Emanuel ankaŭ publike ofertis, en 2005, sian oran medalon al la brazila maratonisto Vanderlei Cordeiro de Lima, kiu dankis al li, sed ne akceptis la premion, emociite.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy